Ĉi tiu libro estis bitlibrigita per la laboro de volontuloj. Volontulu kun ni! PROLOGE DE E. LINNUSE kaj L. TÁRKONY ilda Dresen naskiĝis en 1896, en arbarriĉa regiono de la distrikto Harju de Estonio. Ŝia patro estis forstisto; la familio estis granda: la patrino devis prizorgi kvin infanojn. La poetino lernis en la Tallinn-a knabina mezlernejo ĝis 1913; en la sama jaro ŝi esperantistiĝis. Ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, ŝi laboris ĉe la poŝto, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radiotelegrafistino; ĝis 1917 en Kolga, de tiam en Tallinn. Poezie labori en Esperanto ŝi komencis en 1922; de tiam aperis de ŝi poemoj kaj poem tradukoj en diversaj gazetoj kaj revuoj (Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, La Praktiko , La Nova Epoko, Norda Prismo, La nica Literaturo Revuo, La Suda Stelo, ktp). La tradukado al ŝi ĉiam ŝajnis kaj ankoraŭ nun ŝajnas pli grava ol la originala verkado: ŝi tradukas ne nur el la estona, sed ankaŭ el la rusa, germana kaj aliaj lingvoj. Pluraj kantoj en ŝia traduko aperis en la kantaro Estonaj Kantoj, kaj en Estona Antologio. Proksimume kvindek estonajn aŭtorojn ŝi konatigis per tradukoj prozaj kaj versaj. En apartaj libroj aperis Elektitaj Versaĵoj de Marie Under — eble la apogeo de ŝia tradukarto — kaj Horizontoj de Johannes Barbarus. Pluraj ŝiaj poemtradukoj troviĝas en Versoj Elektitaj de Sergej Jesenin. Krom tio ŝi havas vastan korespondadon kun diversnaciaj geesperantistoj en la tuta mondo, rimarkindan kontakton kun pluraj eminentaj poetoj. Al sia korespondamiko Miloš Lukáš ŝi helpis traduki el la estona en la ĉeĥan lingvon interalie ankaŭ la popolepopeon Kalevipoeg, baldaŭ aperontan. Ŝi havas grandajn meritojn per la diskonigo de la estona poezio en la tuta mondo. Multaj esperantistoj literaturemaj en- kaj ekster-landaj konsultas ŝin pri lingvaj kaj poeziaj demandoj, petas ŝian opinion kaj konsilon pri siaj verkaĵoj; do ŝin, ĉiam helpopretan, oni povas rigardi ankaŭ kiel instruantinon de nia lingvo kaj poezio. El ŝiaj originalaj poemoj pluraj aperis en la poemaro Dekdu Poetoj, redaktita de K. Kalocsay (1934) kaj en Esperanta Antologio, redaktita de W. Auld (1958). Kelkaj ŝiaj poemoj estas tradukitaj antaŭ en naciajn lingvojn, ekzemple en la kroatan, ĉinan kaj francan. K. Kalocsay en la enkonduko de Dekdu Poetoj skribas pri ŝi: Ŝi rigardas sin pli tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas belegaj, sed laŭ mia sento ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia. Ŝian poezion K. Kalocsay samloke karakterizas jene: Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio; melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco: ĝi similas al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo. W. Auld en la enkonduko do la Antologio skribas pri ŝi, ke ŝi daŭrigis sian laboron ĉefe sur la kampo de tradukado, kaj nur lastatempe povis reveni en niajn vicojn. Tiu ĉi volumo tamen pruvas, ke la poetino ne ĉesis flegi sian originalan poezion, ĝi montras ja el ĝi konsiderindan riĉon de rikolto. * * Post la preciza kaj intima informodono de la samlandanino, mia tasko estas rigardi la poetinon kaj ŝian poezion de iom pli malproksime, per iom pli fremdaj eĉ se de malproksime, mi intimiĝis al la poezio de Hilda Dresen, de kiam ŝiaj unuaj poemoj aperis en Literatura Mondo. Mi povus diri, ke la karakterizo, kiun K. Kalocsay donis pri ŝia poezio, validas ankaŭ nun, sed kompreneble ĝi ne elĉerpas la tutan riĉon de ĉi tiu poezia floraro, multe pli abunda ol tempe de Dekdu Poetoj. Tiam temis pri kelkaj suspiroj, nun temas pri tuta vivo. Ĉi tiu poezio, se oni proksimiĝas al ĝi mod-adore kaj modern-afekte, povas ŝajni aŭdace simpla kaj arogante senpretenda. Nun, en la poezia mondo de la rafinita senco-kaŝo kaj majstre pimpigita sentezeco kaj sensintezeco, necesas certa kuraĝo kanti tiel senpere kaj senimplike. Sed se oni liberigas sin de tiuj tempokatenoj, iom post iom oni tamen venas sub la efikon de ĉi tiuj poemoj, kantataj kun la varma melodieco de virina voĉo. En tiuj poemoj montras sin animo, kiu malfacile malfermiĝas al la homoj, sed kune spiras kun la naturo, kune vivas kun la arboj kaj floroj: ĝi montras sin kvazaŭ nevole, kvazaŭ por ree kaŝiĝi. Tiu hontema kaŝigado, trarompata — eble sub la influo de la Under-a poezio — de momentoj de konfesemo, faras ĉi tiun tiel simplan poezion tamen ne nur alloga, sed ankaŭ ekscita. Kelkaj poemetoj, precipe pri floroj, certe ĉarmos infanojn. Per tio ili kompensas pli kaj pli senteblan mankon en nia Movadeto, ĉar en Esperanto ni apenaŭ havas tian porinfanan kaj tamen ne pseŭdo-naive lispantan poezion. Mi deziras al ĉi tiuj poemoj viglan vivon sur multaj lipoj kaj en multaj koroj, kaj mi estas certa, ke ĉi tio ne estas vana deziro. NORDA NATURO Kiel pinet’ baraktanta en marĉo senfunda, kiun enue ornamas nur musko abunda, estas la norda naturo obstine persista, melankolie rezigna, sed ne pesimista, ĉar en la marĉolagetoj ja sin respegulas ne nur la nuboj, sed ankaŭ ĉielo lazura, super la marĉopinetoj brilegas kaj brulas dum noktohoroj la steloj en alt’ senmezura, kaj en aŭtun’ la eriko abunde ekfloras, violkoloras kaj dolĉe, miele odoras, dum postrigardas la marĉo senspire, sopire la forflugantajn gruarojn, voĉantajn forire. SEZONOJ PRINTEMPIĜO Frosta ja estas ankoraŭ aero, vintra humoro karcere nin kradas, sed en branĉaro petolaj paseroj flaras printempon, pepante saltadas. Batas jam ĉie la penda glacio takton gajigan: ĝi gutas kaj gutas, ĉar de la blua ĉiel’ sunradio ĝin per varmiga rideto surŝutas. Vento skuadas pordegojn kaj klakas kiel bubaĉ’ per fenestrokovriloj, homojn surstrate aroge atakas, ŝiras el kap’ de virinoj kaj viroj pensojn mucidajn, sin ĉien enŝovas, vintran humoron senreste forblovas. FRUPRINTEMPO Post la vintra muto por printemp-saluto sin traboras la galantoj, sonas gajaj sturnokantoj, varma sun’ ridetas kaj la ter’ demetas sian pelton (bonan vintre), sin sunbanas nudiĝinte, tiklas nin je l’ koro freŝa hum-odoro. Alno- kaj salik-amentoj, kiujn lulas freŝaj ventoj, flavan florpulvoron, sian ortrezoron, per ventblovoj disflugige ŝutas, ŝutas jam prodige, ĵetas rivereto for kun ĝojimpeto la kirason el glacio; kia gaja sensacio: nun libere kuri, danci kaj plezuri, kirle-lirle ŝaŭmon ĵeti, al la ĉielblu’ koketi! PRINTIMPE Sur la parkvojoj petole kuradas infanoj, levas ĉielen jam siajn kandelojn kaŝtanoj. Verdas la tero kaj bluas la mar’ kaj ĉielo, korojn sopire ŝveligas blankanta ŝipvelo. Ĉie vasteco, printempa aromo, sunlumo, birda jubilo, senĉesa sonoro kaj zumo. Kial ĉi tion mi kvazaŭ ne vidas, ne sentas, kial ĉi-jare la koro obstine silentas? PADUSO Paduso, reĝino de l’ Nordo kun blanka floraro, unua printempa heroldo, ornam’ de l’ kamparo. En ĉiu ĝardeno vi floras, en ĉiu korteto, agrable kaj sorĉe odoras en nokta kvieto. Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite, petal’ post petalo, ŝutiĝas florar’ via glite dum sia disfalo. La blankaj petaloj enŝtelas sin ĝis la homkoro, kaj daŭre aromas kaj helas en nia memoro. BETULO Malmulton bezonas okulo por esti ravita: jen tegis sin nuda betulo per verdo subita. Ho, kia belec’ senmezura: betul’ beltalia sur fon’ de l’ ĉielo lazura en rob’ freŝfolia. Kaj kvazaŭ amaton atendas ĝi nun ornamite, renkonte la branĉojn etendas sopire kaj fide. SOMERNOKTO Jam vesper’ malfrua, milde duonluma; en branĉar’ senbrua sonĝas vento zuma. Kaŭras streĉorele la arbustoj ĝibaj, blankas floksoj hele ĉe beraroj ribaj. La silento muta en la ĉambron fluas, dum sopir’ akuta la animon skuas. AŬGUSTA NOKTO Varma somernokt’ sen ventoumo, dronas la ĝardeno en mallumo. Sole tra fenestro falas bril’, kvazaŭ ĝin ŝprucigus lumĵetil’. Ĉio jam mutiĝis; tra l’ silento milde vibras nur muzik-fragmento kaj la fajfoj de lokomotiv’. Agonii ŝajnas nun la viv’: baldaŭ nur mallum’ kaj flor-aromo restos ĉe la mutiĝinta domo, nur ekfalas pomo jen kaj jen kun obtuza son’ en la ĝarden’. Tra la densa foliara tendo flagre brilas stela firmamento, laŭ ĉielovojoj stel’ post stel’ glitas fale…Longe la mister’ de ĉi tiuj steloj de aŭgusto respegule brilos en la brusto. FRUAŬTUNO Ventojn, ventojn mi deziras, tedas min la fraŭtun’, je aceroj mi sopiras flagretantaj en la sun’. Kaj mi miras, kaj mi miras, ke foliojn vent’ ne ŝiras. La ĉielo plu ne bluas, ĉie grizo kaj deprim’, monotonaj horoj fluas surde, surde tra l’ anim’. Mi enuas, mi enuas, kial arbojn vent’ ne skuas? Sed se la natur’ purpuros, brunos, flavos kiel or’, la folioj tro maturos kaj de l’ branĉoj falos for, duonfluge mi plezuros! Subpiede, dum mi kuros, foliaĵo eksusuros. ARBOJ La printempaj arboj freŝfoliaj kun burĝonoj dolĉe odorantaj memorigas nin pri beltaliaj junulinoj rave ekflorantaj. Dum en florabundo ili dronas en floraro roz- kaj blankpetala, ja ilian bel-abundon kronas senkulpeco, ne vantec’ banala. En aŭtun’ la arboj kiel damoj portas robojn pompajn, silk-susurajn kaj paradas ŝike per ornamoj kupraj, bronzaj, oraj kaj purpuraj. Tiel sorĉsusure nin ekscitas tiuj rafinitaj belulinoj, ke nevole el memoro glitas la printempaj ĉastaj junulinoj. FAJREROJ KAJ FLAMOJ Kiam floras la siringo, ĉio ŝajnas por atingo tiel simpla kaj facila. Sed jam fine de julio, post forfloro de l’ tilio, kor’ fariĝas maltrankvila. Ĝermas tristo sur korfundo malgraŭ la somer-abundo, la spikaro ore brila: la somero, la maturo memorigas pri tempkuro al aŭtuno frondoŝira. Kaj l’ aŭtuno sin anoncas, arbojn kupras, oras, bronzas por parad’ kolorjubila. Pro flagrado de l’ aceroj kaj purpur’ de l’ sorpoberoj reviviĝas kor’ sopira. Ree ravas ĝin mirakloj, kaj ĝi revas sen obstakloj flugi per magi’ altira… Nin de l’ floroj, de l’ fajreroj, al la flamoj de l’ aceroj portas viv’ rapidflugila. AŬTUNAJ STROFOJ aŭtuno Aer’ kristala la pensojn igas sobraj, dum niajn sensojn ekscite ebriigas la pompoj fruoktobraj. ĝardeno Ĝardeno mia en blankaj floksoj dronas, dum el arbustoj la blankon ruĝaj riboj embuske ekspionas. pomoj Ankoraŭ pomoj en la densej’ folia acide verdas. Ĉu ne parencas ili al kor’ melankolia? erikejo Mielodoras la erikej’ kaj mutas en sinforgeso. Kaj en animon nian miela dolĉo gutas. aŭtuna suno La korojn, kiujn sub sia jug’ posedis la pluv’ kaj grizo, septembra tago suna per oro elaĉetis. aŭtuna maro De l’ vent’ vipate koleraj ondoj muĝas; la sun’ subira jen, kvazaŭ timiĝinte sub horizonton fuĝas. nokto Animon nian la norda nokto luma somere ravas, sed selojn redonacas la nigra nokt’ aŭtuna. JUNIPERO Al la ter’ sin kroĉas junipero forte; kverkojn pli facile povus rompi vent’. Ĝin malalt’ ne ĝenas, fartas ĝi komforte sub la ofte griza norda firmament’. Ĝi sur ebenaĵo dum somer’ modestas, preter ĝi ni iras senrimarke for, sed eĉ vintre plu ĝin verdaj pingloj vestas, freŝe al okuloj, plaĉe al la kor’. Kaj se ni oferas ĝin en nia domo, kaj kraketsusure fajromortas ĝi, per la elsuspiro de l’ animaromo freŝon de arbaroj al ni portas ĝi. Svarmas sur la branĉo erinace pika butonetoj nigraj: bero apud ber’; por nordanoj ĉiam kamarad’ amika estas la tenaca simpla juniper’. PINO Forta vento blovas de la nordo, ŝtorme vipas nokte kaj dum tag’ pinon, kiu staras sur marbordo — ĝin mi ofte vidas en imag’. Ĝi ne estas svelta pin’ arbara, rekte sin streĉanta al ĉiel’, tiu ĉi pinarbo apudmara al hero’ similas el fabel’. Bronĉobrakojn fortajn, muskolozajn ĝi etendas larĝe super ter’, kaj la ventatakojn furiozajn spitas ĝi reziste kun fier’. Bone, se kelkfoje hor’ trankvila venas por kolekto de la fort’ al denova lukto malfacila, al batal’ daŭranta ĝis la mort’. AŬTUNA KREPUSKO Trankvilo de krepusko milda, de krepusk’ aŭtena, nek homparol’, nek voĉo birda en ale’ senluma. De ie vibras kuprasone plendo sonorila, ekfloras en la kor’ burĝone unu rev’ sopira. Sopiro, kiu ne ekfloras en printempo suna, ĝi nur aŭtune eksonoras en la kor aŭtuna. AŬTUNA BETULO Al N. Nikiforova Jen staras aŭtuna betulo en melankolio, glitadas al ter’ kun susuro foli’ post folio. Ĝi staras inerta, senmova, larmante sen ĉeso, kaj ĝin plu sonsoli ne povas eĉ suna kareso. Ĉi tiun betul’ la okulon ne longe altiras, ne donas ĝi ian stimulon, al kant’ ne inspiras. Sed jen orkoloras apude betulo pli ĝoja, foliojn disŝutas ĝi lude al koto survoja. Ĝi semas, disĵetas malŝpare sen ĉes’ ormonerojn, la flavaj folioj grandare surkovras la teron. Ĝi sian ornamon fordonas senplende; lamenton kaj vanan bedaŭron ne konas, nek vanan turmenton. Ĝi scias: printempo revenos, ekfloros amentoj, disflugos orflava poleno portata de ventoj. Ĝi ree ekverdos, ekpompos en rob’ orkolora, kaj ĝian vivforton ne rompos eĉ vintro rigora. Ne vane ĉi tiu betulo verdadis kaj flavis, pri ia sekret’ de l’ naturo ĝi sciojn ekhavis. Kaj dank’ al ĉi tiu sekreto ĝi eble ne veos, eĉ kiam la blanka trunketo falante pereos. OKTOBRA PARKO Per alspiro sobra vin salutas nun la park’ oktobra. Ĉe l’ aleorandoj duonnudas la kaŝtangigantoj. La foliojn ŝpare ilin ŝutas, plu ne malavare. Iel ted-impresa pluvo gutas al la ter’ senĉese. Benkoj pro ignoro orfe mutas en la park-izolo. Sur ĉi tiuj benkoj flustras nun silento amovortojn kun la morto. PROTESTEMULO Kiel kota maro ondas trotuaro en la abomena grizo ĉirkaŭprena. Tie, jen, infano, kiun je la mano la patrino gvidas, spite ekrigidas kaj laŭtege ploras, iri plu ne volas. Ho, tre prave estas, ke li ekprotestas, samon en ĉi horo sentas ĉies koro. Mi mem en imago fuĝus de ĉi plago, de glitema marŝo en la kotomarĉo, fuĝus per flugiloj ien al sunbriloj. Mi imagi provas, sed apenaŭ povas, ke nun ie pure, gaje kaj lazure la ĉielo brilas, dum varmete spiras kun parfumo spica la ventet’ kaprica kaj de mirit’ al mirito flugas por amflirto. NEĜEROJ Ho kiel ĉarme! Flirtas nun svarme en la aero flokoj petole, helas sur tero neĝ’ moltavole. Kvazaŭ konkuro, vigla vetkuro, estas la bela flugo senbrida de la neĝera fal rapida. Blankidilia balo gracia! Flokoj ŝutiĝas pli kaj pli glite, ĉio mutiĝas kvazaŭ sorĉite. VINTRO Kia neĝblanko sen lim’, sen mezuro, kaj super ĉio ĉiela lazuro, frosta sunbrilo, muta trankvilo. Kaj nia norda arbar’ konifera, tiel pensema, fiere severa, eĉ kiam muta, muĝas ĝi tuta! Vintro, vi frosta kaj tamen varmiga, blankon kaj puron aspiri instiga, via infano estas nordano. VINTRA VESPERO Vintra vespero. Ĉe l’ horizonto ruĝas ĉielo, kaj de sur monto lumon sur maron kaj en la valon verŝas lumturo. Tuta naturo mutas solene kaj sin serene dormi preparas. Apud aleo kverka armeo garde ĉestaras. Sorĉa silento. Neĝo briletas kiel arĝento, ombron surĵetas tien gigantaj arboj nigrantaj. Ŝvebas nun fea ĉarm’ elizea super senvivaj vojoj deklivaj. Steloj ekardas vibri kaj brili, teron rigardas, kaj ĝin eĉ ili ŝajnas admiri. VINTRA ĜARDENO Blanko la ĝardenon tegas, nun en ĝi la Vintro regas froste kun kruelo. Tamen, malgraŭ la malvarmo nin alspiras ia ĉarmo kvazaŭ de fabelo. Daŭras tiu belo pura de la blanko senmakula pli ol dummonate, blanko, nura blank’ ekstere sur la branĉoj kaj surtere, brile, delikate. La pomarboj en kvieto en la blanka tualeto staras kaj silentas. Kion en ĉi elegantaj, de sunbrilo fajrerantaj vestoj ili sentas? Ili revas, ke ĉi blankaj roboj ilin vestas dank’ al ĉasta burĝonkrevo, ĝis subite frostotreme revekiĝas ili ĝeme el ĉi varma revo. Kaj printempe, en parado de la blanko de l’ florado skue eksiegos ilin vintraj frostmemoroj, kaj de ili falos floroj, florpetaloj neĝos. FROSTO La rigora, kruda frosto penetradas ĝis la osto. Ŝirmi eĉ la pelt’ ne povas kontraŭ tiu kruelulo, sub kolumon ĝi sin ŝovas, premas larmojn el okulo, vangojn skrapas ungoj ĝiaj, senindulgaj kaj glaciaj. Eĉ en ganto frostas fingroj, ilin kvazaŭ pikas pingloj, nia buŝ’ per ĉiu spiro elpuŝadas densan fumon, grincas neĝo dum la iro, prujno kovras felkolumon, kaj griziĝas de ĝi haroj, kiel de grizigaj jaroj. Rapidege ĉiu paŝas, sin plej baldaŭ hejme kaŝas. Kiam venas nokto nigra, senviviĝas ĉiuj stratoj, paŭzas eĉ vagado migra kaj miaŭo de la katoj. Frosto rigidigi volas ĉion, kie vivo bolas. VENTO Kirlante neĝon furioze, sur ebenaĵ’ galopas vent’, ĝi flugas, flugas senripoze, ne haltas ĝi eĉ por moment’. Sur voj’ timeme hom’ veturas, kaj tremas, tremas, de la frost’, la vent’ rikane preterkuras kaj trapenetras lin ĝis ost’. Incitas venton inertuloj kaŭrantaj en senmova stat’, dum ŝirmon serĉas la okuloj kaj almozadas pri kompat’. La venton nur kuraĝ’ imponas, nur hom’ de l’ sankta malkviet’, al li ĝi frate manon donas, ke li kunkuru kun impet’. Ĝi volas, ke dum kur’ ekardu kaj palon perdu lia vang’, ĝi volas, ke la hom’ sin hardu kaj ŝtorme fluu lia sang’. MARTO MILITTEMPA Kia sensuna marto! Neĝas, neĝas sen halto. Per kvieto sensona kaj falad’ monotona volas la neĝo luli, trankviligi la korojn, el la anim’ forruli la ĉagrenajn memorojn, volas, ke ree pure, pure kaj senmakule brilu neĝo per blanko sur verŝita homsango. FLOROJ HEPATIKO Jen vi, floret’ bluvesta de la printempo frua, vi, hepatik’ modesta, printempsalut’ unua. Ho, kiel multe ĝuas la koro ĉiujare, se ree vi ekbluas en la arbar’ grandare. Ĉiele vi lazuras, ĉielon vi konkuras, kaj mi eĉ ne divenas, ĉu vi de ĝi aŭ ĝi de vi koloron sian prenas. ANEMONOJ Anemonoj, blankaj fruprintempaj floroj, kiam mi vin vidas, karaj rememoroj pri la infanec’, de fore tiel brila, ŝvebas al mi dolĉe kun kares’ flugila. Kiam freŝodoron vian mi enspiras, kiu al printempa humodor’ similas, io forgesita, kara kvazaŭ fea ŝajnas revekiĝi por vivado rea. Ree kun naivo scias mi deziri sorĉajn neeblaĵojn, pri nenio miri, ĉion kredi kiel en la frua aĝo, kiel post libelo kuri post miraĝo. KAMPOFLOROJ Sur vojflankoj senombraj por plezur’ de l’ okuloj inter floroj sennombraj bluas la kampanuloj. Ilin siajn kalikojn movas ventolulate, milde softan muzikon tintas plej delikate. La muzikon ravite veroniko admiras, bluokule, medite ĝi pri io sopiras. Ĉiuflanken koketas la liknid’ rozkolora, kaj por ĉarmi ridetas kun allogo petola. Volupteme impresas la orflava galio, bonodor’ sur ĝi pezas kiel dolĉa ebrio. Aŭskultas kviete la rondkapa knaŭtio, sin fortunas diskrete, cerbumante pri io. Amsekretojn enkaŝas blankpetalaj lekantoj, kiujn ofte alpaŝas por konsult’ geamantoj. Strangajn revojn aspiras la silen’ interesa, veziketoj sopiras pri ektuŝo karesa. Kaj cejano rigardas el la densa spikaro, kun ĵaluzo ĝin gardas la altkreska sekalo. Pasas tago kaj drone mortas ĉiu koloro, same mortas sensone kampanula sonoro. KONVALOJ Ĉu nur pompa roz’ konvenas por donac’ al la amata? Ĉu konval’ ne ĉarmoplenas per parfumo delikata? Sorĉaj sonoriloj etaj sin al verda tig’ apogas, tiel blankaj kaj diskretaj! Ili ravas kaj allogas. En bukedon kunligite ili plenas de sonoro, kiun aŭdos dolĉekscite ricevint’ per sia koro. POR KIU KUKAS KUKOLO? Kiam bonhumore kukuadas kukolo, tiam bonodore floras flava primolo, tiam grandamase en arbar-regionoj helas blankoaze sur la ter’ anemonoj, kaj la koridalo delikate gracia ŝajnas rev’, ne realo en kaŝej’ idilia. Por la anemono, koridal’ kaj primolo dum printempa sezono kukuadas kukolo. TROLIOJ Jen, en man’ troliojn orajn tenas blonda kaj gracia junulin’, ilin al la brust’ karese premas, per la haroj tuŝas dum kapklin’. Ravaj estas la troli-kapetoj kaj ilia milda bonodor’, ili kvazaŭ plenas de sekretoj, same kiel la knabina kor’. En proksimo staras juna knabo, ensorĉite rigardadas li: al li ŝajnas ŝia blonda kapo same ora kiel la troli’. GALIOJ Apud vojoj kamporname svarmas vi somere, tamen nur malmultaj vian nomon konas — oni preteriras ne sciante, ke l’ aromon plezurigan vi elspiras. Ja orsteloj viaj etaj estas fajnaj kaj diskretaj. Kolektadas vi, galio, ĉiujn donojn de julio, la sunbrilon, la sunardon, igas ilin or’ fascina kaj aromo. Sed, singardon! Ĉi aromo estas vina, ebriiĝos kor’ abstina. TROPEOLOJ Tropeoloj vigle rampadas, ĉiuloken ili invadas, per skarlat’ kaj oro paradas. Ankaŭ grimpi ili ja povas, la fenestron lerte ektrovas, la foliojn plumpajn enŝovas. Kia admirinda fervoro: ĉion kovri per la dekoro de skarlata ruĝo kaj oro! ASTEROJ Asteroj ruĝkoloraj, delikataj, ja senodoraj, tamen kor-ŝatataj! Aŭtunkrepuske en la vaz’ kristala vi ravas per la arda ruĝ’ petala. Ho, larmokule mian palan koron mi volus kaŝi nun en vian floron, ke ĝi astersimile ekpurpuru, ke ruĝa ardo ankaŭ ĝin saturu. ERIKO Floras la eriko, floras la eriko! Bonodoro rava kaj abela zum’. En kviet’ mirinda sole ĉi muziko kaj kareso milda de l’ aŭtuna sun’. Sidu nun aŭ kuŝu, kaj vi kvazaŭ dronas en la lilaj ondoj de l’ eriko-mar’. Tuta erikejo nun por vi aromas, dum vi tiel kuŝas meze de l’ florar’. Sed memor’ min kaptas kaj kun ĝi doloro ŝiriĝanta kiel vea kri’ el mi: Ho, se povus iu, kiun baras foro, sur la erikejo kuŝi kiel mi. TENERO DEGELO Brilas la suno, la suno! La neĝo fandiĝas, brunaj senneĝaj makuloj videble grandiĝas! Tiuj agrablaj oazoj en neĝa dezerto plenas de laŭta, kortuŝe ĝojiga aserto: same en kor’ io kreskas kaj kreskas senĉese, kiam ĝin suno de amo surbrilas karese. AMO Estu la amo ĝardeno. Ne ĝardenet’ ordinara, sed kun floraro plej rara. Ĝi per freŝec’ de mateno kaj per diskreta aromo ĉarmu la koron de l’ homo. Kun zorgo tenera kaj peno oni ĝin flegu: rimarku misherbojn, tuj ilin elsarku. Kaj ne forestos la beno: tiu ĝardeno purfonta estos neniam velkonta. KREDU AŬ NE KREDU Kredu aŭ ne kredu tion, am’ miraklojn povas sorĉi, spire rompi la glacion, el la ruboj perlojn forĝi. Ĉu vi neas kun indigno? Fakto tamen fakto restas. Jen klarigo de l’ enigmo: amo mem miraklo estas. ESTUS SENSENCE… Estus sensence de l’ branĉo deŝiri frukton acerban en stat’ nematura. Estus sensence tuj amon deziri sub la influ’ de momento plezura. Frukton acerban vi povos elkraĉi. Ĉu ampromeson do same traktaĉi? Frukton maturan de l’ arb’ ni atendas, amon maturan la koro pretendas. TENERO Ja brulu kaj ardu la amo, se vera! Sed super ĝi gardu la sento tenera. La am’ la pasion por vivi postulas, sen ĝi iluzion sensangan ni lulas. Sed amo ja ŝajnus nur ĝu’ efemera, se multon ne gajnus de l’ sento tenera. sen ĝi ne ekĝermas feliĉo serena kaj sin ne malfermas la pordo Edena. RUĜAJ PAPAVOJ Ruĝaj papavoj per sorĉo magia vin loge altiras, vin ebriiĝo kaj ardo pasia el ili alspiras. Ruĝajn papavojn en mia ĝardeno vi ankaŭ kolektus, al miozotoj, hedero, jasmeno abunde alplektus. Sed se papavojn per ruĝ’ okulravajn vi tie ne vidos, ĉu tuj enue vi el senpapava ĝarden’ forrapidos? Aŭ ĉe jasmeno en floroj dronanta vi haltos dum iro, kaj por moment’ forgesiĝos la granda papavo-deziro? SE NI DUBI ĈESOS… Malgraŭ l’ anim’ romantika regas nin ambaŭ skeptika, akre pensema raci, malgraŭ ke revojn ni vartas, kiuj realon transsaltas, duboj embuskas en ni. Duboj embuskas, kaj tamen koroj fidante sin ame revas pri tia feliĉ’, kiu en mond’ ne ekzistas, ĝin ni aspiri persistas sole en rev-ebriiĝ’. Tamen, se dubi ni ĉesos, kredi miraklojn sukcesos, iĝos la revoj real’, kiu superos per grando ĉion, kaj plenos ĝis rando nia feliĉo-pokal’. VOLIS VI… Volis vi, ke mi ne larmu, larmoverŝe plu ne tristu, ke mi kontraŭ plor’ min armu, al la malesper’ rezistu, ke rideti mi jam lernu fidoplene, facilkore, por malĝoj’ la koron fermu ŝultroleve kaj ignore. Se nun seninvite venos la momentoj senkonsolaj, mi por vi rideti penos eĉ tra larmoj kontraŭvolaj. FIDU MIN Fidu min, malfermu la animon sen fiera retenem’! Kial via fido havu limon? Sorĉe logu la ekstrem’! Fidu min, ne kaŝu la internon, estu plena de konfid’, senŝeligu vian lastan kernon kaj proponu sen hezit’! Tiam senreziste sin malfermos ankaŭ mia orfa kor’, kaj kompreno inter ni ekĝermos eĉ, mirakle, sen parol’. KONFESO Min al via brusto mi apogi volus, ja animoj niaj certe ekparolus, koroj niaj tremus de feliĉ’ subita, plenumiĝus revo longe dorlotita. Mi tre klare sentas: via kor’ matura, kiun tiom hardis la sufer’ turtura, firme mian koron povus al si ĉeni: nur al vi povus fide aparteni. ESTIS LA AMO NUR VORTO… Estis la amo nur vorto, vorto neniodira, iĝis nun senco kaj sorto al la anim’ sopira Estis la am’ nur fabelo en infanaĝ’ legita, iĝis realo kaj vero per via ven’ subita. Via alven’ forskuegis la letargion vintran, kvazaŭ printempo revekis koron ĝis nun mortintan. SOLE POR VI Dio min gardu, buŝ’ mia ardu, flustru senspire sole por vi! Mia okulo estu spegulo ĉiam perfekta kaj sendifekta sole al vi! Mia animo ĝis la vivlimo estu regata, ame legata sole de vi! PREĜO Frumatene kaj vespere kvazaŭ preĝe mi ripetas, kvazaŭ preĝe mi ripetas, kun ardanta koro petas: mian amon pligrandigu ĉiu tago, ĉiu horo, ĉiu horo la radikonjn plifirmigu en la koro. Mia amo ne fariĝu nura floro ruĝpetala, nura floro ruĝpetala, efemera kaj disfala, sed ĝi iĝu arb’ alttrunka, branĉoriĉa, firmradika, firmradika, kaj en ventoj senŝancela kaj fortika. Ĝia kresko arbsimile ne ekkonu ian limon, ne ekkonu ian limon kaj deŝutu ĉian timon! Kiel arb’ postvivas homon, mia amo post morthoro, post morthoro kiel beno vivu plu en via koro. ANEMONOJN NE DEŜIRU… Vi konsilis al mi pete anemonojn ne deŝiri, ed ĉu vere mi kviete povus ilin preteriri? Kelkajn anemonojn prenas mi por vi de sub arbusto, ke vi sentu, kiel plenas ili de printempa flustro. Ilin gardos mi ameme, nur aŭtune al vi sendos, kaj en ili vi kortreme flustron de l’ printempo sentos. SUBITE Ĉu estis nur sonĝo aŭ tamen realo? Post krev’ de burĝonoj, petal’ post petalo ekstreĉis sin kiel ardanta flamlango, kaj pompa kloraro, pli ruĝa ol sango, disŝvelis triumfe, senbride, volupte, sed tiam subite paliĝis abrupte la fajra brileg’ de la floroj rubenaj, ekneĝis sur ilin petaloj jasmenaj. TURMENTA ATENDO Kiel turmentas momento de vana, vana atendo. Kiel nun estus necesa vorto konsole karesa. Nun, tuj dirote ĝi savus, sed ĉi potencon ĝi havus nur senprokraste: pli poste ĝi vin alspiros jam froste, kaj restos de via korfebro nur preme dolora funebro. SENPOVE Kiel estus eble al la am’ ordoni, kaj al ĝi malhelpi en sekret’ burĝoni, aŭ, se ĝi ekfloris, ĵeti sen tenero ĝiajn rozpetalojn al la kota tero? Kaj se la petaloj pro velkad’ ekpalas, unu post alia la tero falas, kiel estus eble ilin rekolekti, kaj per sorĉ’ el ili vivan floron plekti? NIA KORO Ĉu ni povas do malfermi nian koron, montri niajn dubojn, zorgon kaj doloron, aŭ naive rozpetalojn de la ĝojo ŝuti ambaŭmane sur la vivovojo? Bone estus tiel vivi alekstere, nin prezenti ĉiam klare kaj sincere, ke sin montru al la mondo kun intimo, kvazaŭ tra fenestro pura la animo. Ve, sed kaŭras en rigardoj mok’ kaŝita, eĉ komprenomontro estas hipokrita, la okuloj ironiajn sparkojn ĵetas, dum la buŝo flatojn kiel gurd’ ripetas. Kaj nin trafas indiferenteco ŝtona ĉie, ĉie, ve, eĉ de amiko bona. Fine nia kor’ kaŝigas for de l’ koroj, la animfenestron kovras frostofloroj. AMIKO Kiom nin ravas la sorĉa muziko kiun enhavas la vorto amiko . Tamen turmente kompreni ni lernas, ke evidente soleco eternas. TURMENTA SOLECO Ni eĉ en soleco nia nin ne sentos tute solaj, kaj en kor’ melankolia ne fariĝos senkonsolaj, se en kor’ ni povas gardi iun, kies kara bildo ŝajnas ame alrigardi kaj kun komprenema mildo. Sed nin vere ekturmentas tiam la solec’ anima, se solecon ni eksentas apud homo plej proksima. ĜENA PENSO Jen flugas tra la menso pri vi subita penso, hazarda, preskaŭ ĝena, obtuze dolorplena. En malkompreno ia, duone ironia, la buŝ’ ektremas lace, sensange kaj grimace. Sed en la koro muta nenia sent’ akuta: plenigas ĝin rezigno miksita kun indigno. MI NENION SCIAS Mi nenion scias, eble fantazias kvazaŭ en nebul’, kaj al mi mensogas tio, kio logas kiel sonĝa lul’. Mi nenion scias, sed min emocias ia stranga brul’. Eble vanas ĉio, estas nur fikcio, sapvezika nul’. Mi nenion scias, tamen erupcias larmoj el okul’. KIAL? Kial do niajn amsentojn dorloti, nin per revado freneza narkoti, kial permesi al la fantazio nutri animon per sorĉa vizio, kial miraĝojn aspiri soife, ilin kredante infane-naive? Eble ĉi revoj impetaj kaj febraj tute ne estas en viv’ atingeblaj, eble nin ili nur tial altiras, ĉar ni, memtrope, tro ilin admiras, ĝis nin la vivo reala revekas, ĉiujn fikciojn naivajn forstrekas. KIAL KAŬZAS AL VI ZORGOJN? Kial kaŭzas al vi zorgojn, ke malŝpare antaŭ porkojn viajn perlojn vi forĵetis, ke denove al mensoga amsopiro trompe loga vi naive kredi pretis? Ĉu vi ĵuras nun avari, la animon ĉirkaŭbari, por ke en la koro krusta kuŝu resto de l’ trezoro, perloj de la rid’ kaj ploro, kiel en kesteto rusta? Ne, ho ne! Ja eĉ trompiĝe perlojn havas ni sufiĉe por prodigi ilin riĉe. RUĜAJ DIANTOJ Amis ni ruĝajn diantojn. Mi foje promesis, vin kun ĉi floroj akcepti. Kaj mi ne forgesis. Belaj mi ilin imagis en tru’ de l’ butono, sed vi ne venis. Sezonon sekvis sezono. Poste mi iris, renkonte al alveturantoj, ofte, por ilin akcepti, kun ruĝaj diantoj. Ofte mi revis, sciante, ke vana la revo: ankaŭ vi venos kaj ĝojos pri l’ floro-ricevo. Veni ne eblis. Kaj sekvis printempon printempo, revojn kaj revajn diantojn forblovis la tempo. Ruĝajn diantojn mi amis kaj ami ne ĉesas, malgraŭ ke ili la koron nun triste impresas. SOLECO Soleco, al koro vi estas bezona, promesojn enhavas ĉi nomo belsona! La koron vi ĉiam allogis, hipnotis, vin ĉiam mi ame, ĵaluze dorlotis! Neniam fidelon al iu vi rompas, kruele ne mokas, senhonte ne trompas, sen ia altrudo, per mano diskreta vi logas nin for al izolo kvieta. Se sangas la kor’ pro pasemo de l’ amo, vi ĝin resanigas per via balzamo, per brakoj karesaj, konsole brakumaj, vi povas nin levi al altoj stel-lumaj. Soleco, mizera ja estas la koro, neniam fuĝinta al vi por konsolo, ne konas ĝi tiam la larmojn amarajn, abunde fluantajn kaj tiel bonfarajn. HUMOROJ NEADAPTEMO Bone estus fidoplene, ĝojoprete, en ŝaŭmantan vivon ĵeti min impete, ke feliĉo min penetru kiel fulmo, ke sen pez’ mi spiru per la plena pulmo. Nun mi pensas, pluku ĝojon braketende! Sen inerte miaj brakoj restas pende, la feliĉon preteriran ne ekkaptas. Mia kor’ sin al la vivo ne adaptas. INDIFERENTO La strato dronas en krepusko frua, la vojoj ŝmacas, de neĝkoto plenas. Neĝadas, sed la blankajn flokojn prenas en sin surtere malpuraĵ’ disflua. Jen, homoj grizaj, kun mien’ enua laŭ la glitigaj trotuaroj venas, per paŝ’ singarda la piedojn trenas luktante lace kun la koto glua. La sentoj kvazaŭ svenas en torporo, la pensoj pigre venas, lame lacas, la tuta vivo tedas kaj agacas. Ho, se aperus, kvazaŭ meteoro, nun io fajre brila kaj vekanta al vivo el la ekzistado vanta. VINTRA PROMENO Kun paŝo apatie monotona vagadas mi ĉe vintra sunsubiro sur parkovojoj blankaj, sen deziro, sen volo, sen ideo fruktodona. Sub la ĉiel’, en grizaj nuboj drona, nenia son’, nenia ventospiro, trankvilo surda ĉie kaj trankvilo en la animo surda, kvazaŭ ŝtona. Ho, jen ekhelas antaŭ mi la vojo, kaj, tra palpebroj duonfermaj, bela ekŝajnas ĉio, kvazaŭ park’ fabela. De kie venis ĉi subita ĝojo? Ĉu tial iĝis en la kor’ serene, ĉar vi pri mi nun pensas amoplene? TAGOJ SENKOLORAJ Intertempe ja okazas, ke post tago tago pasas senkolore, monotone, kvazaŭ tute senbezone. La anim’ pro malkompreno embaraso kaj ĉagreno rigidiĝas en atendo, en silenta, surda plendo. Sed ĝi senmotive plendas. Ja la vivo ree fendas la grizecon kaj enuon: sentos vi aeralfluon, ĝuos la ĉielobluon, ne evitos ventoskuon… SENSENTECO Eble la koro nur ŝajnas sensenta, froste malvarma kaj indiferenta, ofte sub masko de morta kvieto, senpasieco kaj ŝajna vegeto, ardas kaŝite aspiroj kuraĝaj — iel similaj al birdoj enkaĝaj — kaj en ĝardeno de la fantazio brilas kalikoj de floroj belformaj, sed al realo neniel konformaj, bonodorantaj nur je iluzio. MALPLENO Kial tiel preme pezas la malpleno, ke sub ĝi ni ĝerme velkas de ĉagreno? Pli ol la sufero ĝia pez’ kurbigas, pli ol malespero al mortpensoj ligas. Suĉe la malpleno sorbas la medolon, kvazaŭ per malbeno murdas vivovolon. MALBENITA HUMORO Printempa sun’ la tutan mondon oras, la koron tamen io morna boras. Se venus ĝojo, pro la malafablo ĝi fortimiĝus kiel de diablo. Ĉar koncentriĝi mia vol’ ne povas, inerte mi laborojn flankenŝovas; en ĉi mucida, ranca, naŭza tedo mi min okupas sole per oscedo. Deprima antaŭsento, prem’ fantoma sur mi pezegas, nigra kaj sennoma, ĝi min timigas, ĝenas kaj ĉagrenas, mi kore ĝin malamas kaj malbenas. Kaj por elŝiri min el ĉi sufoko mi min insultas kun incita moko: Diable! Vi bezonus bonan frapon aŭ freŝan akvon sur la pendan kapon. MI SIRINGOFLOROJN HAVIS… Mi siringoflorojn havis multajn en ĉi tiu jar’; la siringofloroj savis iun el la viv-amar’. La siringofloroj flustris kun tenera kor-dorlot’ al animo, kie rustis sentoj pro la vivokot’. Mi siringoflorojn havis ĉi-printempe en abund’, ies koron ili ravis, cikatriĝis ĝia vund’. AVERTO Ironion metu for, gardu vin de piko moka; kredu: ties pinto hoka ŝiros vundon en la kor’. Same plenas de ofend’ ankaŭ falsa vorto flata, kaj min faros senkompata, poste vin ne helpos plend’. SEKRETAJ SOPIROJ Kiel ni povus per klara esprimo diri sekretojn de nia animo, dum ni eĉ mem nur duone konscias, kiajn sopirojn la kor’ fantazias, kaj se forestas frenezo aŭ saĝo kredi infane al tiu miraĝo! FELIĈO Rave la feliĉ’ altiras, la homkoroj ĝin aspiras, ĉies, ĉies kor’. Ni el Eldorad’ logiĝas, sed manpleno jam sufiĉas, nur ĝi estu vera or’. Sable ĝi ne disŝutiĝu, akvogute ne ruliĝu el la mano for. BELAJ MOMENTOJ Estas momentoj, dum kiuj la koro kontentas, kaj la sennombrajn suferojn de l’ viv’ malatentas, ĉie nur belon ĝi vidas, nur belon perceptas, kaj kun jubila animo ĝin ĝoje akceptas. Vasta ekŝajnas la mondo, la vivo — profunda, kaj de feliĉo plenplena, de revoj abunda. Gardos ni tiujn momentojn en koro ameme, gardos kaj ofte memoros pri ili kortreme. FRENEZO «Frenezo»— la aliaj diras ironie kaj kun kompatem’, eĉ la racio propona miras embarase kaj kun kaŝa trem’. Sed pri l’ kompato ironia ridas la animo kun ignor’, loĝante en kastel’ magia el fabelaj revoj de la kor’. MOMENTOJ Ekzistas momentoj, en kiuj vin sentoj kaptas subitaj, neatenditaj. Vi haltas dumire, aŭskultas admire, spiri ekĉesas, ĉion forgesas. La pensoj turniĝe ekpalas vertiĝe kaj velkpetale svenas disfale. Ekvibras en koro sensona sonoro, kvazaŭ diskreta voko sekreta. Vin ĝojo trafluas, feliĉon vi ĝuas, ian sennoman, sorĉe aroman. Ĉi sent’ efemera, senkaŭza, etera triston forigas, vivi instigas. SOPIROJ Certe en la sferoj altaj orajn stelojn iu kribras, tial en la kor’ sopiroj kuriozaj nun ekvibras. Vibras, vibras tra l’ animo fajrerantaj revosteloj, kiel artfajraĵo fea flagras flamaj lumjuveloj. Langvoriĝas la animo, la sopirsteletoj krevas… Ĉu neniu la falintajn orfajrerojn suprenlevas? SUPREN Ĝojas, ĝojegas la tuta naturo, ridas, ridegas la sun’, la lazuro, flugas nun supren, pli supren animo, ĉiam kuraĝe, sen kono de limo! Kial ne serĉi la vojojn senbarajn, kaj ne forĵeti la pensojn amarajn, triston sensencan, humoron mucidan, kaj ne aspiri la flugon senbridan? Eĉ se turniĝos la kap’ en la alto, ĉiam pli supren, pli supren, sen halto, banu en ora sunlum’ la animon, ĝuuu plenspire la sferan pilgrimon. Sciu, eterne la flugo ne daŭros, baldaŭ ja ree sur tero vi kaŭros, kaŭros en kot’ kun flugilo rompita, en konsterniĝo pro l’ falo subita. Tamen antaŭen, sen vana cerbumo, en la sunbrilon kaj al la stellumo, por ke eterne vibradu en koro pri la etera flugad’ la memoro. PENSONDOJ VIZAĜOJ Ofte sur strat’ aŭ bulvardo haltas hazarde rigardo sur ies vizaĝ’, kaj pro l’ kaptita esprimo fuĝas de l’ vunda animo la vivo-kuraĝ’. Ĝi ja ekŝajnis stampita per trivialo malsprita, per nulo-emblem’; povas speguli brutalon, krude senhontan realon eĉ saĝa mien’. Miras la kor’ kun indigno pri la brilpluma homdigno velanta sen cel’. Oni rigardon deprenas, sed jen alia nun venas sub sama sigel’. Ve, okazaĵo fatala: venas eĉ tria kaj kvara de sama fason’. Ŝajnas minaci danĝero, pleno pereo al Vero, al Belo kaj Bon’. Ho, sed nun kontraŭvene helas agrable, serene sincera vizaĝ’. Kredon la koro retrovas, nokto-mienojn forblovas la sorĉa mesaĝ’. RENKONTO Helas fenestro en nokto malluma, kuŝas sur tablo traktat’ multvoluma. Kapon per mano apogas leganto, ĝuas ideojn de pensogiganto. Ie proksime en domo samstrata libro de versoj nun estas legata, ardas pasio, teneras korvarmo, en la okuloj aperas eĉ larmo. Sed nun al tiuj ĉi pensoj kaj sentoj iĝas malvaste sub domotegmentoj, ili inunde eksteren sin verŝas, pensojn kaj sentojn parencajn ekserĉas, noktan vaganton renkontas. Dum iro tiu ektremas de stranga inspiro, haltas nevole kun ĝojo kaj miro. SUNSUBIRO La suno sur la horizonto sangis: ĝin kvazaŭ trafis murda sago. Ĉar plu batali forto al ĝi mankis, rifuĝis sen defend’ la tago. La suno mortis jam, ne plu videbla, samtempe pasis for la helo, sub la vualoj de krepusk’ funebra roslarmojn ploris la ĉielo. Sed tiam, por konsoli ĝin, prezentis juvelojn siajn la stellumo, kaj Fabellandon orkoloran pentris sur nigra tol’ la plena luno. LUNO Kial do la lunon tiel granda simpatio zonas? En solec’ al ĝi konfesas korsekretojn junulin’, la poetoj ĝin prikantas, al ĝi odas kaj kanzonas sentojn verajn, sentojn troajn, el la kor’ aŭ el rutin’. Pleje ĝin la geamantoj en duopa sol’ admiras, junajn kaj maturajn parojn logas ĝi per sorĉa fort’; frida estas la lunlumo, tamen varmon ĝi alspiras, korojn ekbruligi povas eĉ en la malvarma nord’. Por la hom’ maljuniĝanta tiun forton ĝi jam perdas, tiam ĝin la hom’ rigardi jam preferas en solec’: cindrojn de la vivo-ardo tiel milde ĝi aspergas per arĝento de trankvilo en freŝiga lumkares’. La solulon plej fidele nur la luno akompanas kaj per milda pala lumo kvazaŭ flustras por konsol’, ke li portas en si ĉion, kion koro vere amas, ke soleca li ne estas malgraŭ sia ŝajna sol’. SURSTRATE Vintra vespero malvarma, malfrua, jam duondormas la urbo senbrua: aŭtoj malofte sur strat’ prterzumas, briloj reklamaj jam ekpalpebrumas. Estas pli vive ĉe stratoanguloj: strabas esplore la viraj okuloj. Ili ne longe atendi bezonas, iu cinike sin baldaŭ proponas. Oni ekhaltas, parolas, demandas, kaj sub la steloj afere marĉandas. Tranĉas aeron ekrid’ abomena kaj mallumiĝas ĉielo stelplena. VINTRA LUMO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj nudaj branĉoj de pomarboj, dormetantaj en trankvil’. Kaj sopiroj arĝentecaj tra la koro milde glitas, similantaj al survitra delikata frostoflor’, kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor’. En la ĉambro, kien falas luna brilo tra l’ kurtenoj, kuŝas en timiga prema senviveco la meblar’, riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj, por fantoma ludo glitas la lunlum’ laŭ la klavar’. Jen, la lumo tute male nun efikas al animo: la lunbrilo froste morta ŝajnas plena de danĝer’. Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo: malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter’. TAMEN… Diras la saĝo, ke amfeliĉo estas miraĝo kaj superstiĉo, sepvezika iluzio, nur kreaĵ’ de l’ fantazio. Tamen la koro restas infano kaj el la foro kaptas per mano florkalikojn pompe brilajn, sorĉajn birdojn bluflugilajn. LA KOR’ KELKFOJE RIDAS La kor’ kelkfoje ridas sekrete kaj petole, ja ironie, tamen indulge kaj bonvole, animojn senmaskigas tre takte, preskaŭ ame, kaj ilin tuj ekvidas senkaŝe, senorname. Kaj el esprimoj, kiuj sieĝi ŝajnas astrojn, elaŭdas ĝi nur falsan patosan kaj bombastojn, kaj tiam ion triste kaj iom moke ridas: la talentul’ aktoras, ĉu tion li ne vidas? PUTOJ KAJ FONTOJ Kiom da fontoj kaj kiom da putoj! Trinkis el ili ni milojn da glutoj. Estas hejmecaj la putoj surkortaj, tiel proksimaj, agrable komfortaj. Hejme la akvo! Ni povas eviti porti ĝin longe, anheli kaj ŝviti. Tamen, jen ie, en loko kvieta, fonto mirinde invite plaŭdetas. Loge aspektas ĉi lok’ idilia bele ombrita de tendo folia. Multaj ne konas ĝin: ili domaĝas marŝi longvoje; sidadi pli plaĉas. Ilin ne logas ĉi freŝo mirinda: kio tro fora — jam ne dezirinda. Tial, fonteto, al ili ne plaŭdu: ili ne indas, ke ili vin aŭdu. VERDAJ PLENDOJ La esperanta instruisto konstatas, ke malbone la afero statas, ke la diligento forflugas kiel facila vento, ke la dekses reguloj senlerne kuŝas en anguloj, ke la scio de la kompanio estas neta nenio ĉe la fino de la kurso… Kaj li murmuras kiel urso. La esperanta propagandisto konstatas, ke liajn prezentadojn oni ne ŝatas, vanas la paroloj anemiaj, freŝaj faktoj antaŭdiluviaj kaj multvorta nenidira stilo… Do li ploras kiel krokodilo. La esperanta eldonisto konstatas, ke lia monujo terure platas, ke librojn li ne vendas, ĉar la vera esperantisto, kun admirinda persisto neniam ion aĉetas aŭ mendas, nek amdelirojn de poetoj, nek revuojn aŭ gazetojn, malgraŭ ties malavaraj aroj da preseraroj. Do admonojn pri libromendo, abonpago li ripetas kiel papago. La esperanta grupkasisto konstatus, ke la grupa kaso fastadas, ĉar la membroj observas la devizon esperantistan, ĉiorezistan: Neniam pagi kotizon! Tial do li, preskaŭ sen okupo, hurlas kiel malsata lupo. Sed ili plendu kaj plendu, nin, kavalirojn de alta ideo, ilia plendo kaj veo neniel por tio tentu, ke ni per lingvolerno nin turmentu, novajn propagandmetodojn inventu, gazetojn — eĉ propralandan — mendu, kotizon al la kasisto sendu, sed admonojn ni malatentu, nur krokadilu aŭ silentu, indiferentu, maldiligentu kaj restu bonaj esperantaj tipoj: nin zorge garde de labortroo, en la esperantista zoo ni estu la bradipoj. ONI FESTAS… Oni festas, tamen kun anima grizo; mankas ĝoj’ serena, ĝoj’ lazure klara, en la artfajraĵa falsa paradizo nur pasema ĝuo, nur plezur’ vulgara trompas kaj narkotas. Tiel festas miloj, por plezuro vera estas sen flugiloj. Nin kontraŭe ŝajnas krude ĉirkaŭpreni griza monotono de l’ klopodo taga, sed animo nia ja ne ĉesas tremi kvazaŭ fascinite de feliĉ’ imaga, tiel multpromese loga per sublimo, ke jam antaŭĝue festas la animo. ZAMENHOF Se ne sonos kant’ majesta por honoro de l’ modesta fervorulo senripoza pro la verko grandioza, kiun li amplene kreis, kiu kreskis, ne pereis, do almenaŭ vibru kore vortoj mildaj rememore. Bela estas la pilgrimo en real’ aŭ en animo al la urbo Bjalistoko, Zamenhofa naskiĝloko: pense laŭ strtetoj vagi kortuŝite kaj imagi kiel iam knabo eta kun animo malkvieta laŭ strtetoj samaj paŝis kaj esperoplene kaŝis en la koro revon febran, la sopiron nevenkeblan: iam per kompreno ligi la homkorojn kaj instigi ilin, ĵeti for malamon, ekbruligi sanktan flamon de la amo intergenta. Kaj la revo noblasenta per la laborad’ sekreta de l’ junulo oferpreta iĝis, el la idealo, efektivo kaj realo. Kion havis li plej karan, la junecon, li ploranta metis mem sur la altaron de la devo ordonanta. Kaj nek monda opinio, nek mokad’, nek kalumnio, nek la zorgoj de l’ privata vivo peza kaj malglata povis lin plu ekŝanceli: ho, li sciis sin oferi senlamente kaj silente, kaj plu daŭris diligente lia streĉa laborado pacience, kun obstino kun la help’ de kamarado komprenema: la edzino. Batis koro maltrankvile, kiam fine venis, brile, tago de la venk’ plej frua: la apero de l’ Unua Libro, ĉi rezulto rara de persisto senkompara. Kaj plu daŭris la laboro ĝis malfrua nokto horo, fluis el la plum’ diversaj tradukaĵoj prozaj, versaj kiel lingva ortrezoro: Hamlet kaj La Revizoro, Marta kaj Ifigenio, La Rabistoj, la Respondoj, Andersen kaj la Biblio, krome mar’ da korespondo kun la Esperanta mondo kun konsiloj kaj klarigoj, kun instruoj kaj instigoj, kompreneme kaj modeste, senintrige kaj honeste, ĉiam noble en batalo por la alta idealo. Nin ekregas emocio ĉe pensad’ pri historio de la tempoj plej malnovaj, ĉe legad’ de l’ Zamenhofaj paroladoj en kongresoj: noblaj pensoj, saĝaj tezoj, korvarmigaj, belesprimaj, animlevaj kaj sentimaj, kiuj de homamo brulas, kiuj klare respegulas lian indan personecon, varman koron kaj bonecon. Ja li estis homo bona grandanima kaj sindona, kun sopiro homfratiga, homarane interliga, kun persisto senkompara. Majstro nia nobla, kara! En tombejo Varsovia ĉe tombaltaĵeto via staras monument’ modesta, sed pli granda kaj majesta ĉiam staru por memoro en esperantista koro! SUB STELO POLUSO Stel’ Polusa sur norda ĉielo ĉiam certe direktas al celo. Kiam vojon perdinte ni vagas kaj nin pereontaj imagas, kaj ĝojo, la Stelon ekvidi, nin al ĝia gvidado konfidi! Same ankaŭ dum Vivopilgrimo tian Stelon bezonas animo, kiu prilu per forto instiga, nin avertu pri paŝ’ pereiga, kaj nin savu dum Vivomallumo de l’ turmenta anim-krucumo. JULIO BAGHY Preter vivo tro racia vigle migras plum’ de nia kara vagabond’, kaj aŭskultas lin avide, kortuŝite kaj ravite Esperanta mond’. Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona pri la vera Homo Homa sangas lia kant’, sed konsolon al viktimo de la dorna ampilgrimo donas Esperant’. Kantu, Baghy, nia bardo, bardo de sincera ardo, kun antaŭa fort’: vian larman emocion kaj fajreran ironion aŭdos sud’ kaj nord’. AL K. KALOCSAY Vin, poeto-konkeranto, ni admiris kaj admiros, dum ekzistos Esperanto, via nom’ lumture brilos. Vi kun fajro kaj gracio majstre streĉis koro-kordojn, al tutmonda poezio vaste vi apertis pordojn. Enpenetris ĉiun sferon via Muzo temerare, bombardante eĉ Inferon venkis vi miraklofare. Dolĉaromas viaj floroj, loge pompas kaj eternas. …Antaŭ vin en niaj koroj ni omaĝon nian sternas. AL AMIKO I Multe vi spertis, kara amiko, el la suferoj, el la ĉagren’, nun jam ĝisrande plenas kaliko, devas do nepre veni seren’. Vin dum la streĉa vivopilgrimo akre trapasis sok’ de sufer’, per ĝi fariĝis via animo, kiel post plugo estas la ter’. Estas ĝi kvazaŭ tero profunda, kiun surkreskos penso-spikar’, kaj vi el tiu riĉo abunda povos disdoni kun malavar’. II Vi la maron amis, logis vin la ŝtormo, neĝblovad’ imponis vin per sia fort’, vi revekus ĉiujn de l’ spirita dormo, kiels vivocelo estas nur komfort’. Norda lum’ per belo kaj majest’ mistera vian koron sorĉis por la tuta viv’, kaj kun kap’ levita, firma kaj fiera portis vi la ŝarĝon de la efektiv’. Nur dum noktaj horoj la stelaro muta vidis viajn larmojn guti en sekret’, sed konsol’ nenia, eble pli akuta faris la turmenton tiu stel-kviet’. Neĝblovad’ surtombe nun flugilojn svingas, kaj dum frosto steloj brilas kun majest’, ondobru’ hejmborda lule ne atingas vian tombon tristan, hurlas nur tempest’. LA PACO Ja same kiel la ekbril’ aŭrora, magie logas nin la tempo fora, libera de militminaco: l’ epoko de l’ tutmonda paco. Eterne oni tamen ne marĉandos pri homa sang’, sed je plugiloj fandos armilojn siajn la homaro, por vivi plu en solidaro. Nin en batal’ la verda stelo gvidas, kaj ĝi ne trompos nin, se ni decidas kun pacienco kaj obstino elteni ĝis la venka fino. Jam nun, karese kiel sunradio en la anim’ eklumas certa scio, ke estas ankaŭ ni gruzero sur voj’ al Paco kaj al Vero. KONSOLO Malfeliĉon vivo ŝutas malavare, la feliĉo de ĝi gutas tre-tre ŝpare. Sed jen por konsolo eta orakolo: Ju pli io estas rar, des pli ĝi fariĝos kara. NE CEDU Se la sufer’ multvizaĝe grimacas, la malespero vin kapti minacas, restu en stato atenta, ne cedu, certe troviĝos eliro, nur kredu! Eble penseto savanta subite, kvazaŭ hazarde kaj neatendite, en la anim’ turmentita ekĝermos, la malesperon radike ekstermos. Kredu: nenio ja daŭras eterne, sangas kaj floras la koro alterne. EĈ SE GRIZA LA ĈIELO… Eĉ se griza la ĉielo super kotkovrita tero, portu en la kor’ lazuron, fuĝos grizo kaj deprimo kaj vi havos en animo ĝojburĝojn, vivplezuron, sunsubiran orpurpuron. EN MOMENTO EKSCITA… En momento ekscita de turmento subita ne supozu, ke jam ĉio perdita. Kia ajn via stato post kruela sortbato, ne almozu kun humil’ je kompato. Ŝtormajn ondojn tranaĝu, firmu, spitu, kuraĝu, ne ripozu, ĝis ekstaros vi ree sur la ter’ senperee. KION DIRI, KIEL MIRI… Kion diri, kiel miri! Ĉe vojfino sur ruino forlasite, homevite en rubaĵo kreskis flor’. La burĝonoj inter ŝtonoj, jam kun revo pri diskrevo ĝojsalutas, ja surŝutas ilin sun’ per sia or’. En rubaĵo kun kuraĝo floro floros, vivon gloros, bluos, bluos kaj instruos ion al la homa kor’. Hilda Dresen, estonino, laborinta pli ol 30 jarojn kiel telegrafistino, naskiĝis en 1896, eklernis Esperanton en 1913 kaj ekde 1922 ŝiaj tradukoj aperas en diversaj gazetoj. Originale ŝi ekverkis en 1927, sed okupiĝis ĉefe pri tradukado. La bildo montras ŝin en 1934, kiam la plimulto de Norda Naturo, kolektita okaze de ŝia 70-jariĝo, estas jam verkita.